Gloria La Riva asertas ke Kubo daŭre inspiras la mondon

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-06-04 09:46:48

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jun 4 (RHK) La usona aktivulino Gloria La Riva urĝis la registaron de Joseph Biden rekomenci la komprenon kun Kubo kaj reliefigis la reziston de la kariba nacio meze de Kovim-19 kaj la intensigon de la ekonomia, komerca kaj financa blokado.

La ankaŭ kunordiganto de la Solidara Komitato Kubo-Venezuelo en Usono emfazis dum kunveno kun ĵurnalistoj en Havano, ke Kubo daŭre inspiras la mondon.

La Riva petis tuj restarigi la sendon de monsendaĵoj, flugoj, komerco sen obstakloj, forigi Kubon de la listo de supozataj landoj, kiuj ne kunlaboras en la batalo kontraŭ terorismo.

Estas multo farebla se oni uzas la privilegiojn de la prezidanto. Donald Trump -per la pli ol 240 rimedoj kontraŭ Kubo,  ankoraŭ validaj – mem montris la potencon de tiuj prerogativoj, klarigis la aktivulino.

Ŝi ankaŭ antaŭvidis, ke pluraj organizoj, kiuj subtenas la plej grandajn el la  Antiloj, estas nuntempe envolvitaj en la kampanjo Savi Vivojn, kolektante donacojn por aĉeti provizojn kiel injektilojn, cele  kontraŭbatali la pandemion.

La eksa prezidenta kandidato por la Socialisma kaj Liberiga Partio avertis, ke en sia lando kreskas intereso pri la plej granda el la Antiloj, precipe inter junuloj kaj esprimis, ke tiuj, kiuj kredas je la fina detruo de la Kuba Revolucio, eraras.

Gloria La Riva ricevis ĉi-merkrede la memorigan stampon de la 60-jariĝo de la Kuba Instituto de Amikeco kun la Popoloj pro ŝia senlaca defendo de homaj rajtoj, lojaleco kaj solidareco kun la antila nacio.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up