Civila defendo dekretas transiron al normaleco dum Elsa malproksimiĝas.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-07-06 09:45:52

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jul 6 (RHK) La stabo de la Civila Defendo diskonigis per informa noto numero 8 pri la tropika ŝtormo Elsa, kiu ekvalidas ekde ĉi-matene, ke normaliĝo revenas tutlande.

Laŭ informoj de la Centro de Prognozoj de la Instituto de Meteologio, la tropika ŝtormo malproksimiĝas de la nacia teritorio kaj ne prezentas danĝerojn por Kubo, tial, oni decidis transiri al normaleco en la tuta lando.

Oni sciigas pri la bezono resti atentaj al probableco de disaj pluvoj kaj elektraj ŝtormoj ligitaj al la ekstera cirkulado de tiu ciklona organismo.

Same oni devas aparte atenti pri la plenumo de la regulaĵoj antaŭviditaj en la planoj preventaj kaj pri kontrolo de la nova kronviruso, kaj ĉiuj orientiĝoj ĉi-rilataj de la lokaj aŭtoritatoj.

Oni devas pritaksi la damaĝojn okazintajn en konkretaj lokoj kaj plenumi agojn por restarigi servojn.
Oni ree insistas pri la regulaĵoj por rekuperado en la lokoj damaĝitaj, kaj daŭre atenti la pluvojn aŭ la elfluojn de diglagoj, kiuj povus provoki inundojn.

Oni agnosas la laboron plenumitan de la gvidorganoj en ĉiuj teritorioj, la disciplinon kaj solidarecon montritaj de la loĝantaro en la realigo de la orientitaj regulaĵoj dum la preparoj kaj respondon fronte al tiu ĉi natura evento.


Fonto: Granma
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up