La Federacio de Kubaj Virinoj celebras sian 61-an datrevenon

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-08-23 10:08:08

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, aŭg 23 (RHK) Kubo hodiaŭ festas la 61-an datrevenon de la Federacio de Kubaj Virinoj, kreita en 1960 de la revolucia batalantino Vilma Espín por antaŭenigi egalecon kaj la emancipiĝon de tiu sektoro de la loĝantaro.

La fundamento de ĉi tiu ina amasorganizo ebligis la gvidan ĉeeston de virinoj en ĉiuj sektoroj de la socia vivo de la insulo.

Kun pli ol kvar milionoj da membroj, ekde sia kreo ĝi ludis decidan rolon en modifado de kutimoj kaj patriarkaj tabuoj, kiuj malhelpas  la  socian agadon kaj la plenan ekzercadon de la virinaj rajtoj.

Same ĝi antaŭenigas iniciatojn solidigi egalecon, kontraŭbatali familian perforton kontraŭ virinoj kaj knabinoj, kaj forigi malfruojn en labora diskriminacio bazita sur sekso, seksa orientiĝo kaj haŭtokoloro, inter aliaj.

La Nacia Programo por Antaŭeniĝo de Virinoj (PAM), aprobita per prezidenta dekreto 198, estos la bazŝtono en la antaŭenigo de novaj politikoj al ilia favoro, dum ĝi daŭrigos la inkluzivan laboron de la Kuba Revolucio ekde 1959.

Laŭ la ĝenerala sekretario de la FMC, Teresa Amarelle, ekonomia povigo estas unu el tiuj aferoj, al kiuj celas la PAM.

Kvankam sur la antila insulo ĉiuj laŭleĝe havas la samajn laborŝancojn kaj ne ekzistas salajraj diferencoj, la ciferoj montras, ke mankoj regas en ĉi tiu sekcio, Amarelle lastatempe atentigis, rilate al la defioj de la organizo.

Pro la pandemio Kovim-19, ĉi-foje la festoj por la datreveno okazos en kvartaloj kaj laborejoj, strikte konforme al la establitaj sanaj regularoj.

La Nacia Instituto pri Sportoj, Korpa Edukado kaj Distro kaj la FMC, kun la teknika subteno de la Projekto Marabana-Maracuba, kunvokis por ĉi tiu 23a de Aŭgusto Virtualan Kuradon salutante la datrevenon.


Fonto: PL
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up