Solenaĵo pro la fondodatreveno de la federacio de kubaj virinoj.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-08-22 09:01:02

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Guantanamo, 22 aŭg (RHK) Ampleksa programo de produktivaj kaj sociaj aranĝoj okazas en tiu ĉi orienta provinco okaze de la 59-a fondodatreveno de la Federacio de Kubaj Virinoj (FMC).

Tiiu ĉi virina organizo fondita la 23-an de aŭgusto 1960 arigas pli ol 4 milionojn da virinoj tra la tuta lando kaj okupiĝas pri la virina enposteniĝo en la kuba socio.

La ĉefa solenaĵo ĉi-jara okazos en tiu ĉi provinco, laŭ raportis Daysi Véliz Bravo, ĝenerala sekretario de la provinca organizo. Ŝi sciigis ke ili efektivigos volontulan agotagon por purigado, sanigado kaj beligo de kvartaloj kaj komunumoj.

Ili ankaŭ oficiale starigos popolajn brigadojn por subteni personojn de malaltaj enspezoj kiuj ricevas subvenciojn por konstrui siajn loĝejojn.

Ili iniciatis gvido-kortojn kiuj kontribuas al produktado de nutraĵoj, kunlabore kun la organizo de la kvartaloj, Komitatoj por defendo de la revolucio. Jam estis kreitaj pli ol 400 tiaspecaj kortoj produktivaj.

Guantánamo elstaras pro tio ke pli ol 50% de la gvidaj postenoj en entreprenoj, organismoj kaj aliaj institucioj estas virinoj. Ili aparte laboras en la domoj por orientado al la familioj, kie oni instruas diversajn metiojn kaj trejnadon.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up