La Popola Pac-Premio estas donita en Usono al la internacia kontingento Henry Reeve

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-10-09 09:17:08

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Pac-Premio estas donita en Usono al la kuba kuracista kontingento  Henry Reeve. Foto: @EmbaCubaEEUU

Havano,  okt 9 (RHK) La internacia kontingento de kubaj kuracistoj specialigitaj pri katastrofaj situacioj kaj gravaj epidemioj "Henry Reeve" ricevis la Pacan Premion de Popoloj, donitan de 100 organizoj kaj pli ol 40.000 homoj, membroj en Usono de la kampanjo por la Nobel Pacpremio por kubaj kuracistoj.

Dum ĉi tiu pandemio Kovim-19, al  ni tre inspiris vidi, kiel kuracistoj sur malgranda insulo sub krima blokado riskis siajn proprajn vivojn por savi aliajn en diversaj landoj tra la mondo, diris Medea Benjamin, kunfondinto de la pacisma organizo  Kodo Roza.

La aktivulino bedaŭris, ke la Henry Reeve ne estis rekonita de la Nobel-premia komitato kaj tial ili decidis doni al ili la Popolan Pacpremiojn, kio reliefigas "la nekredeblan solidarecon, humanismon kaj valorojn, kiujn ili montris dum tiom da jaroj."

La Kontingento de Kuracistoj Specialigitaj pri Situacioj de Katastrofo kaj Gravaj Epidemioj estis establita la 19an de septembro 2005 en Havano, laŭ iniciato de la Historia Gvidanto de la Kuba Revolucio, Fidel Castro, kiu tiam asertis, ke oni povas pruvi kiel respondi al tragedioj de la planedo.

Kubo estis unu el la unuaj landoj en la mondo, kiu respondis al la alvoko de la Monda Organizaĵo pri Sano -WHO-, kaj de la Organizo de Unuiĝintaj Nacioj por alfronti la epidemion de Ebolo en Afriko en 2014 kaj en 2010 ili helpis tiujn, kiuj estis tuŝitaj de la detrua tertremo en Haitio.

Pli lastatempe, la helpo de profesiuloj de Henry Reeve atingis pli ol tridek naciojn por kontraŭbatali la Kovim-19.

Por ĝia signifa kariero, la Kontingento - kiu honoras la usonan batalanton falintan en la militoj de la insulo por sendependeco - ricevis en 2017 la premion D-ro LEE Jong-wook de la OMS, inter aliaj premioj.

La plej granda de Antiloj havas longan historion pri sana kunlaboro, ĉar la 21an de majo 1960 ĝi ofertis sian unuan Internacian Kuracan Helpon post la forta tertremo okazinta en Ĉilio.


Fontoj: PL/ Kuba Ambasado en Vaŝingtono / Cubadebate

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up