Nova tago de monda solidareco kun Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-10-31 09:41:33

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano,  okt 31 (RHK) Karavanoj de aŭtoj kaj bicikloj, mitingoj, kulturaj renkontiĝoj kaj debatoj en sociaj retoj, ĉefrolas ĉi-dimanĉe en la Tago de Solidareco kun Kubo en pluraj urboj de Usono kaj aliaj nacioj.

Laŭ Prensa Latina, San Francisco, Vaŝingtono, Novjorko, Ĉikago, Albuquerque kaj Minesoto aliĝas ĉi-dimanĉe al la iniciato promociita de solidarecaj grupoj, kubaj loĝantoj kaj la projekto Pontoj de Amo, kiu komenciĝis la antaŭtagon en Bristol, Trojo, Boston, Los Anĝeloj kaj Viktorio.

La Kuba Instituto de Amikeco kun la Popoloj (ICAP), el Otavo kaj Vankuvero, en Kanado, raportis aŭto- kaj biciklajn vojaĝojn en subteno de Kubo la antaŭan tagon.

En tiu ĉi kunteksto, estis lanĉita la alvoko por la iniciato "De Aŭstralio al Kubo kun Amo", konsistanta el promenadoj en malsamaj lokoj de tiu nacio de Oceanio ĝis trapasi distancon similan al tiu kiu apartigas ĝin de tiu ĉi antila insulo.

Same, en Latin-Ameriko, solidarecaj grupoj el Venezuelo, Paragvajo, Meksiko, Salvadoro, Panamo, Dominika Respubliko, Nikaragvo kaj Brazilo faras aktivadojn por subteni la rajton de Kubo al suvereneco kaj sendependeco fronte al usonaj agresoj.

Eŭropaj aktivuloj el Britio, Svislando, Italio, Aŭstrio, Finnlando kaj Germanio partoprenis ankaŭ en la agoj de la semajnfino, kiuj fermas la tagon  “Ni Havas Memoron”, kunvokita de la ICAP kontraŭ terorismo kaj la blokado.

La iniciato, kiu okazas ekde septembro, kunigis la internacian solidarecan movadon kun Kubo en komuna reklamo kontraŭ la sieĝo usona trudada al  la kariba insularo.


Fonto: PL
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up