Centro Fidel Castro Ruz hodiaŭ estos inaŭgurita

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-11-25 07:12:02

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Centro Fidel Castro Ruz

Havano,  nov 25 (RHK) En decembro de 2016 per la Leĝo 123 aprobita de la Nacia Asembleo de Popola Povo oni decidis  "pri la uzo de la nomo kaj figuro de ĉefkomandanto Fidel Castro Ruz" aprobi, escepte, la kreadon de institucio kiu portus lian nomon, destinita al la studo kaj disvastigo de liaj penso kaj laboro.

Tial hodiaŭ okazos la malferma ceremonio de la Centro Fidel Castro Ruz, en la dato, kiu memorigas la kvinan datrevenon de la fizika malapero de la historia gvidanto de la Kuba Revolucio.

La inaŭguro, kiu konsistigos la nacian centran agadon por la datreveno, okazos en la Turquino-amfiteatro de la institucio mem, situanta en la municipo Placo de la Revolucio, Havano, kun surscenigo de teatraĵo de la Teatra Kompanio La Colmenita, kreita speciale por ĉi tiu okazo.


Fonto: Granma
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up