Kubo rememoras la 150-an datrevenon de la ekzekuto de ok medicinaj studentoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-11-27 09:00:00

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Prensa Latina.

Havano, nov 27  (RHC) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, marŝis hodiaŭ kun miloj da studentoj por rememori la 150-an datrevenon de la ekzekuto de ok medicinaj studentoj, unu el la plej malbonaj krimoj en la nacia historio.

Post eta memoriga ago, la partoprenantoj pilgrimis de la emblema ŝtuparo de la Universitato de Havano al la monumento, kiu memoras la studentojn maljuste pafitaj en 1871 de la hispanaj koloniistoj.

En la pilgrimo  ankaŭ estis aliaj ĉefaj registaraj figuroj, la Komunista Partio, la Unio de Junaj Komunistoj de Kubo -UJC-, la Federacio de Universitataj Studentoj -FEU-, reprezentantoj de amasaj organizaĵoj kaj civila socio.

Parolante al la informagentejo Prensa Latina, la unua sekretariino de la UJC, Aylin Álvarez, emfazis, ke tiu fakto markas kuban kaj universitatan junularon.

"Tial ni marŝas ĉi tie en la nomo de la tuta Kubo, krom la agadoj kiuj okazas en aliaj provincoj",  diris la aktivulino.

La nacia vicprezidanto de la FEU, Daniel Madina Fernández, diris al Prensa Latina, ke junuloj estas en konstanta debato por defendi la historion.

"Post tiel longe sen povi kunveni tiel, estas tre signifa okazigi ĉi tiun tributan marŝon kaj ankaŭ defendi la grandan laboron de la Revolucio," li diris.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up