Kubo restarigos siajn akvo-termajn banejojn por medicinaj servoj.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-09-13 08:31:05

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Akvo-terma banejo Ciego Montero

La doktorino Miladys Orraca Castillo, prezidantino de komerc-entrepreno pri medicinaj servoj kubaj, informis en la centrosuda provinco Cienfuegos ke popaŝe oni rehabilitigos la ok banejojn de akvoj termo-medicinaj de Kubo.

La unuaj kiuj ricevos tian bonfaron estos tiuj de San Miguel de los Baños, en Matanzas; San Diego de los Baños, en Pinar del Rio; kaj Ciego Montero, en Cienfuegos, klarigis la fakulino al la insula gazeto Granma.

Ŝi komentis ke surbaze de la aprobita leĝo pri fremdaj investoj en Kubo, unu el la aliĝoj faritaj de nia entrepreno por la dosiero de oportunoj, estis la rehabilitigo de tiuj instalaĵoj asistaj, kaj jam ekzistas kelkaj agentejoj je internacia nivelo, kiuj montris sian intereson aliĝi al tiu investo por ĝia ekspluatado.

La funkciulino partoprenis en Cienfuegos en la ekfunkciigo de la centro de bonfaro kaj vivkvalito de Yaguanabo, fronte al la marbordo de la suda cirkvito, kiu interaliaj terapeŭtikaj variantoj por eksterlandanoj, ofertos servojn pri kuracado per marakvo posedanta bonefikajn ecojn fiziko-kemiajn.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up