Kubo rememoras la karavanon de la Libereco

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-01-03 19:26:53

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Holguin, jan 3 (RHK) Pluraj generacioj de kubanoj en la provincoj orientaj,  rememoras dum tiuj ĉi tagoj   la trairon de la Karavano de la Libereco, en la 64-a datreveno de la historia evento, kiu, en 1959, kondukis Fidel Castron kaj la Ribelan Armeon de Santiago de Kubo al Havano.

Dum ili trapasis la teritorion Holguin,  la delegacio formita de junuloj kaj elstaraj politikaj gvidantoj reeldonis la itineron sekvitan de la batalantoj, de la municipo de Cacocum ĝis la komunumo de Oscar Lucero, por daŭrigi sian vojaĝon al la najbara provinco Las Tunas.

Yanet Hernández Aguilera, sekretario de la provinca komitato de la juna organizo, ratifis la sindevontigon de la novaj generacioj al la kontinueco de la ekonomiaj kaj sociaj transformoj antaŭenigitaj en la lando.

Ŝi subtenis la decidon esti fidela al la heredaĵo de la batalantoj de la kazerno Moncada kaj Granma en la batalo por prospera estonteco por la nacio el la agadkampo de ĉiu.

Ĉeestis  la omaĝon Ernesto Santiesteban Velázquez, membro de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj unua sekretario de tiu politika organizo en la provinco, kaj Julio César Estupiñán, guberniestro de Holguín, kune kun aliaj politikaj kaj registaraj gvidantoj.

La Libereca Karavano vojaĝis  pli ol mil kilometrojn sinsekve, inter la 2-a kaj la 8-a de januaro 1959, de la Ribela Armeo, per kiu la batalantoj ricevis la subtenon de la popolo por la triumfa Kuba Revolucio.

Ĉiujare infanoj kaj gejunuloj el diversaj sferoj reeldonas la eventon kiel signon de la subteno de la novaj generacioj al la kuba socia procezo.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up