Díaz-Canel alvenis al Nikaragvo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-01-10 11:17:14

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Díaz-Canel alvenas al Nikaragvo

Managvo, jan 10 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel,alvenis al Nikarakgvo por partopreni la ceremonion de enposteniĝo de prezidento Daniel Ortega, estro de la nikaragva registaro.

La unua sekretario de la Komunista Partio de Kubo ankaŭ atentigis: "Ni revenas al la amata Managvo, Ĉefurbo de Nikaragvo, alia suverena nacio kiu forlasis la imperiestran korton", "ni venis ŝarĝitaj de solidareco ĉe la inaŭguro de Frato Danielo"

La vizito estos ŝanco por pli profundigi la reciprokajn rilatojn inter la du landoj kaj ampleksigi la politikan dialogon je plej alta nivelo.

La inaŭgura ceremonio de Daniel Ortega Saavedra okazos ĉi-lunde, post kiam la prezidento estis reelektita en la elektoj de la 17-a de novembro 2021, akirante 75,87% de la voĉoj.

Laŭ analizistoj, la restado de la nikaragva gvidanto ĉe la estro de sia lando permesos la kontinuecon de la sociaj projektoj promociitaj kaj kreitaj dum la lastaj 14 jaroj de administrado de la Sandinisma Nacia Liberiga Fronto, kaj la firmiĝo de registaro de repaciĝo, paco kaj unueco.


Fonto: Granma/ PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up