Miguel Díaz-Canel en Nikaragvo okaze de la prezidenta ceremonio.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-01-10 07:08:18

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La unua vicprezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, prezidas la delegitaron kuban kiu partoprenas la ceremonion de enposteniĝo de la prezidento nikaragva, Daniel Ortega hodiaŭ en Managvo.

La kuban delegitaron formas la vicprezidantino de la ŝtata konsilantaro kaj membro de la politika buroo de la komunista partio, Mercedes López Acea;la vicministro pri eksteraj rilatoj, Rogelio Sierra Díaz kaj la ambasadoro de Kubo en Nikaragvo, Juan Carlos Hernández Padrón.

La komandanto Daniel Ortega estis reelektita prezidento por la tria fojo sinsekva en la elektoj okazintaj la 6-an de novembro 2016, per 72,5% el la voĉdonoj. Tiiu ĉi mardo la 10-an de januaro okazos la enposteniĝa ceremonio de la nikaragva prezidento.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up