Kuba ĉefministro alvenis al Rusio por solidigi duflankajn rilatojn

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-06-06 08:35:40

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Moskvo, jun 6 (RHK) Por daŭre solidigi amikecon, kiu transpasis ĉiujn defiojn de la historio, kaj kies duflankaj rilatoj estis priskribitaj kiel bonegaj, la membro de la Politika Buroo kaj Ĉefministro, Manuel Marrero Cruz, alvenis en la Rusa Federacio.

Akompane de  granda delegacio, ĉi tiu estas la unua vizito al Rusio de Marrero Cruz kiel ĉefministro, kiu okazas en la kunteksto de vastiĝo kaj firmiĝo de ligoj, precipe ekonomiaj kaj komercaj.

Lia restado daŭros ĝis la 17-a de junio, por partopreni en la kunveno de la Eŭrazia Interregistara Konsilio, en la urbo Soĉi, poste li plenumos programon en la rusa ĉefurbo kaj, poste, li ĉeestos la Internacian Ekonomian Forumon en Saint Petersburgo.

La delegacio el Grandaj Antiloj konsistas el Ricardo Cabrisas Ruiz, Vicĉefministro kaj Estro de Eksterlanda Komerco kaj Eksterlanda Investo; la Ministroj pri Publika Sano, Turismo, Energio kaj Minoj kaj Transporto, same kiel la Ministro-Prezidanto de la Centra Banko de Kubo kaj la Unua Vicministro pri Eksteraj Aferoj.

La duflankaj ligoj inter Kubo kaj Rusio havas historiajn fundamentojn kaj estas konservitaj seninterrompe de 1960 ĝis nun. Tial ambaŭ Registaro donas altan prioritaton al la ligoj inter la du popoloj.

For estas 2 200 kilometroj de Istanbulo, en la Respubliko de Turkio, kie la registarestro ĉeestis la inaŭguron de la reelektita prezidento, Recep Tayyip Erdogan, kaj renkontiĝis kun komercistoj de tiu eŭrazia lando.


Fonto: Granma-PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up