Ĝisdatigo por formaligi varojn ricevitajn de internacia kunlaboro

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-02-18 08:43:47

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, feb 18 (RHK) La Ĝenerala Dogano de la Respubliko Kubo publikigis Rezolucion kun la celo ĝisdatigi la postulojn kaj kondiĉojn, kiujn oni devas plenumi antaŭ tiu instanco por la formaligo de la varoj, kiuj alvenas en la landon kadre de la internacia kunlaboro ricevata.

Laŭ la dokumento, la estroj de la agentejoj de la Centra Ŝtata Administracio, interrilataj korpoj, naciaj estaĵoj, pli altaj komercaj administraj organizoj, same kiel la guberniestroj kaj la Urbestro de la speciala municipo de Isla de la Juventud adresas  la aproban dokumenton de koncernataj donacoj al la Doganestro.

Por promocii pli grandan lertecon en ĉi tiu procezo, la teksto difinas, ke la aprob-teksto estas prezentita de la entoj destinitaj por formaligo, en cifereca aŭ presita formato, kiel parto de la komplementaj dokumentoj de la Deklaro pri Varoj, laŭ raportoj la ĵurnalo Granma.

En la nova rezolucio, la ento destinita por formaligi la Varo-Deklaron prezentas ĝin al la kontroldogano, kiel komplementajn dokumentojn, la Ĵuran Deklaracion, subskribitan de la estro de la kunlabora projekto, kiu atestas, ke la varoj importotaj estas enhavataj en la projektoj de internacia kunlaboro, kiun Kubo ricevas; aŭ la dokumento, kiu aprobas la koncernan donacon.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up