Subteno en Francio al sindikata iniciato de solidareco kun Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-02-21 09:40:33

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Parizo, feb 21 (RHK) La asocioj Kubo Linda kaj France Cuba subtenis la iniciaton lanĉitan de francaj sindikatoj aliĝintaj al la Ĝenerala Konfederacio de Laboro (CGT) por sendi solidarecajn ŝarĝojn da manĝaĵoj kaj aliaj produktoj al la kariba nacio.

La prezidantoj de Kubo Linda, Didier Lalande, kaj France Kubo, Didier Philippe, konfirmis sian subtenon al la operacio "Ujoj por Kubo", anoncita la pasintan septembron de la Fervojistoj de CGT, kune kun politika kampanjo por denunci la usonan blokadon kontraŭ  la kariba lando.

Ambaŭ organizoj ratifis sian kondamnon de la ekonomia, komerca kaj financa sieĝo trudita al la antila nacio fare de Vaŝingtono dum pli ol ses jardekoj.

Kadre de la subteno al la solidareca kampanjo, Lalande kaj Philippe partoprenis dum la semajnfino en Lyon en vespero okazigita de la kolektivo Junaj Fervojistoj de tiu franca urbo por kolekti monrimedojn por la kontenero-ŝipa iniciato.

La prezidantoj de Kubo Linda kaj France Kubo intervenis en la forumon por trakti la ruinigajn sekvojn de la blokado sur la ĉiutaga vivo de la insulaj loĝantoj.

Laŭ la sindikatisto, pli ol dudek CGT-organizoj estas enskribitaj en la solidarecan kampanjon, kiu en unua sendo planas sendi manĝaĵojn kiel oleon, farunon kaj enladaĵojn.

Dum la pasinta somero ni vidis la novaĵojn pri la malfacila situacio en Kubo kaj la efiko de Kovim-19, do ni demandis nin kiel helpi ĝin konkrete, post la diskutoj aperis la ideo de la projekto, li emfazis.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up