Historia manifestacio kontraŭ terorismo en Francio.

Eldonita de Alejandro García
2015-01-12 08:16:42

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Francio travivis ĉi-dimanĉe la plej grandan mobiliziĝon de sia historio, kun almenaŭ 3,7 milionoj da manifestaciantoj en la tuta lando, inkluzive de 50 gvidantoj de Eŭropo kaj aliaj mondopartoj kiuj renkontiĝis en Parizo, por komdamni la teroristajn atencojn kiuj mortigis 17 personojn.

La franca ministerio pri internaj aferoj informis la nombron da partoprenantoj emfazante ke temas pri la plej granda mobilizo neniam okazinta en la lando.

En la urboj de provinco ankaŭ estis pli ol 2,5 milionoj da manifestaciantoj. En Parizo estis inter 1,2 kaj 1,3 milionoj, sed la amasa alfluo faris neebla la precizigon en la nombrado, aldonis la ministerio.

En la enorma marŝado en la ĉefurbo, kelkaj silentis kaj aliaj kantadis “la Marsellesa” aŭ kriadis “Charlie, libereco!, “Ili ne avancos” kaj “Vivu Francio!”.

En la afiŝoj oni povis legis “Mi estas Charlie, mi estas policisto, mi estas arabo, mi estas judo, mi estas franco”, en rilato al tio ke la viktimoj de la atakoj estis ĵurnalistoj, karikaturistoj, policistoj kaj membroj de la juda komunumo, informas la AFP.

En la marŝado partoprenis la franca prezidento Francois Hollande kun sia stabo kaj familianoj de la viktimoj. Same ĉeestis pli ol 40 ŝtatestroj de Eŭropo kaj aliaj mondopartoj, plus nombro da personecoj.

La pasintan merkredon, du viroj nigre vestitaj kaj armitaj kun fusilo aŭtomata AK-47, ŝrumpis per krio de “Alá estas granda” en la domon de la magazino Charlie Hebdo kaj pafadis antaŭ ol eskapi, certigis kelkaj atestantoj. La atako mortigis 12 personojn.

Ĵaŭde kaj vendrede okazis pafadoj en aliaj partoj da la ĉefurbo kie mortis aliaj kvin senkulpuloj.

Vendrede vespere, du policaj operacioj paralelaj en malsamaj punktoj de la urbo, sukcesis neŭtralizi la respondeculojn de tiuj agoj.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up