Intensaj pluvoj kaj ŝtormoj provokas damaĝojn en la okcidento de Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-03-23 09:57:04

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Tribuna de La Habana

Havano, mar 23 (RHK) Dum la posttagmezo de ĉi tiu vendredo, inter la 13:00 kaj la 18:00 laŭ la loka tempo, okazis diversaj lokaj ŝtormoj en la okcidento de la lando, kiuj rilatis al la movado de nubaj strioj kun pluvegoj, pluvoj kaj fulmotondroj, asociitaj kun la fronta zono kiu moviĝis super la sudorienta Meksikia golfo kaj la okcidenta regiono de Kubo.

La Prognoza Centro de la Instituto pri Meteologio konfirmis, ke ekde la fruaj horoj de ĉi tiu sabato matene okazas pluvegoj, pluvoj kaj fulmotondroj, kiuj povas fariĝi fortaj kaj intensaj en kelkaj lokoj en la okcidento.

La averto de la Prognozo-Centro deklaras ke en lokoj kun fulmotondroj, la forto de la ventoj kaj la alteco de la ondoj povas pliiĝi.

Ankaŭ asociitaj kun la pluvoj estis raportitaj kelkaj ventoblovoj, kiuj estis signifaj kaj raportitaj ĉe la meteologiaj stacioj de Bahía Honda kun 66 kilometroj hore kaj Bauta kun 75 kilometroj hore, ambaŭ en la provincoj de Artemisa, la fonto emfazis.

Same, en Havano, fortaj ventoj estis perceptitaj en la municipoj de Arroyo Naranjo, Boyeros, San Miguel del Padrón kaj Cotorro.

La registaro de Havano raportis inundojn pro superbordiĝo de rivero Luyanó  kaj en aliaj municipoj okazis damaĝoj en tegmentoj de domoj, lernejo kaj unu hopsitalo.

La sekretario de la komunista partio en Havano Luis Antonio Torres Iríbar kajla guberniestro Yanet Hernández, kune kun la ministro de energio kaj minoj Vicente La O kun aliaj aŭtoritatuloj provincaj kaj lokaj, vizitis la municipojn Boyeros kaj Cotorro por taksi kaj atenti la damaĝojn provokitajn pro la meteologia situacio.

La loĝantaro devas resti atenta al la avertoj de la Prognoza Centro de la Instituto pri Meteologio, kiu subtenas proksiman monitoradon de ĉi tiu meteologia situacio.


Fonto: portalo Facebook de Havana Registaro

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up