Kubaj juristoj en kongreso: juro, scienco kaj novigo je la servo de justico

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-06-07 11:02:52

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Arkivo RHK

Havano,  jun 7 (RHK) La Naŭa Kongreso de la Nacia Unuiĝo de Juristoj de Kubo (UNJC) kunvenos ĉi-mardon en la Havana Kongresejo, sub la devizo: Juro, scienco kaj novigo je la servo de justico.

Dum du tagoj da debatoj juristoj el la tuta lando analizos la etikan kaj ideologian dimension en la laborejo, defiojn de profesia plibonigo kaj atenton al gejunuloj kaj jurstudentoj.
Ili diskutos ankaŭ pri komunikado-strategio, komputiligo, jura kulturo kaj internacia laboro.

La specialistoj venas al ĉi tiu renkontiĝo kun la defio enprofundigi en tiajn aferojn el la nuna perspektivo de lando kiu, malgraŭ la blokado trudita de Usono, klopodas antaŭeniri en la konstruado de la socialismo kiel la sola ebla maniero por konkeri ĉiun eblan justicon.

Profesiuloj de la jura sektoro dediĉos la eventon al la 45-a datreveno de la kreo de tiu organizo.

La kongreso estos la spaco por interŝanĝi kaj plifortigi scion pri la reguligaj ŝanĝoj faritaj en la lando, la transformoj en ekonomiaj eventoj kaj la apero de novaj agantoj en la socio, diris la prezidanto de la UNJC José Alexis Ginarte.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up