Kubaj juristoj festas sian tagon dediĉitan al plimodernigo kaj servo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-06-08 07:19:30

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Havano, jun 8 (RHK) Kubaj juristoj festas hodiaŭ sian tagon engaĝitaj en ampleksa procezo de komputiligo de registroj kaj ĝisdatigo kaj modernigo de la nacia jura kadro.

La justicministro de la insulo Oscar Silvera certigis en la televida programo Mesa Redonda, ke garantii servojn ĉe notarioj, la Civila Registro kaj la leĝigo de dokumentoj estas prioritato.

Li menciis, ke inter la registroj kiuj estas modernigitaj estas tiu pri  Proprieto, kiu estas la plej revolucia kaj kun grandaj ŝanĝoj.

Pri la kronogramo aprobita de la deka leĝdona periodo de la Nacia Asembleo de Popola Povo (Parlamento), li klarigis, ke tio inkluzivas la aprobon de 52 leĝoj kaj 29 dekretoj por la venontaj kvin jaroj, kio reprezentas gravan klopodon por plani leĝajn regularojn.

Inter la iniciatoj planitaj por debato kaj aprobo estonte, li elstarigis la Kompanion-Leĝon, tiun pri Atento al Plendoj kaj Peticioj, la Imposto-Leĝon, la Ŝtatan Akvo-Leĝon, la Ŝtata Financadministrado-Leĝon, alian rilatan al Enmigrado kaj Civitaneco, kaj pri  Identeco.

Ĉiuj ĉi tiuj leĝoj kaj juraj normoj -li antaŭenigis- estas parto de la procezo de ĝisdatigo kaj modernigo de la kuba jura kadro, kun la celo garantii pli efikan kaj travideblan administradon de la ekonomio kaj de la Ŝtato, kaj ankaŭ la protekton de fundamentaj rajtoj kaj liberecoj de la civitano.

Silvera elstarigis ankaŭ la ampleksan laboron faritan de la juristoj de la insulo dum la debato, referendumo, aprobo kaj efektivigo de la Familia Kodo.

Ĉiun  8-an de junio en Kubo, la Tago de la Jura Laboristo estas festata memore al la dato, kiam la Generalmajoro Ignacio Agramonte defendis sian tezon, kiu akreditis lin kiel Jura Licencio ĉe la Universitato de Havano.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up