Ekas en Havano kongreso internacia Sano 2022

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-10-17 11:41:31

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Internacia Kongreso Kubo Sano

Havano, okt 17 (RHK) Kun  ĉefparolado pri  Registaro-Administra Sistemo bazita sur scienco kaj novigo kaj ĝiaj implikaĵoj por la sano de la kuba prezidento, Miguel Díaz Canel ekas hodiaŭ en Havano la IV-a Internacia Kongreso Kubo-Sano 2022.

La aranĝo, kiu kunvenigos partoprenantojn el pli ol 60 landoj, inkluzivas 33 sciencajn aranĝojn, la XV-a Sano Por Ĉiuj,  Komerca Foiro, la Unua Internacia Foiro de Medicina Turismo kaj Bonfarto, kaj ankaŭ la prezentado de libroj, stampigo de poŝtmarkoj , malfermo de ekspozicioj kaj kulturaj agadoj, inter aliaj.

Kun rigardo al la Tagordo pri Sano de 2030 en la celoj de daŭripova disvolviĝo, en mondo post-kovim, reprezentantoj de internaciaj organizaĵoj, kiel Clarissa Etienne, direktorino de la Tutamerika Organizo pri Sano, pli ol 50 oficialaj delegacioj, ministroj, vicministroj, rektoroj, akademianoj, sciencistoj, personecoj de la medicinaj sciencoj, entreprenistoj kun medicinaj teknologioj kaj provizoj, kaj ankaŭ turismaj operatoroj, inter aliaj, renkontiĝos en la mega-aranĝo kiu daŭros ĝis la venonta vendredo.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up