Ekas la internacia kongreso Universitato 2024 en Havano

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-02-05 18:27:35

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Prezidento de Kubo en la inaŭguro de la Kongreso de Superaj Edukado. Foto: Luis Jiménez

Havano, feb 5 (RHK) La unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel, partoprenis ĉi-lunde en la inaŭguro de la XIV Internacia Kongreso de Supera Eduko, Universitato 2024, kiu kunvenos ĝis la  9-a, en la Kongresa Palaco en Havano.

La forumo, kunvokita de la Kuba Ministerio pri Altlernejo (MES), havas la ĉeeston de pli ol du mil personecoj kaj fakuloj el 40 landoj.

Ĉeestis la kunvenon ankaŭ la prezidanto de la Nacia Asembleo de Popola Povo (Parlamento) Esteban Lazo Hernández kaj ĉefministro Manuel Marrero Cruz.

"La Kongreso donos la ŝancon establi aliancojn, interkonsentojn kaj ligojn de kunlaboro,"  diris al la gazetaro kuba vicministro pri supera edukado, Reynaldo Velázquez.

En gazetara konferenco, la oficisto klarigis, ke la forumo daŭrigos la vojon de kontribuoj el scio por akcepti la tutmondajn defiojn enhavitajn en la Agendo 2030 de Unuiĝintaj Nacioj por Daŭripova Disvolviĝo.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up