Ministro pri energio taksis energitemon kiel prioritaton dum turneo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-11-29 08:10:19

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, nov 29 (RHK) La ministro pri Energio kaj Minoj de Kubo, Vicente de la O Levy, priskribis kiel sukcesan la vojaĝon tra Alĝerio, Rusio, Turkio kaj Ĉinio koncerne la energian problemon, prioritaton en la tagordo de la registaro.

La ministro, unu el la membroj de la insula delegacio estrita de la prezidanto Miguel Díaz-Canel, taksis, ke la interkonsentoj kaj decidoj faritaj en ĉi tiuj kvar destinoj mildigos la kompleksan situacion de la Nacia Elektroenergia Sistemo (SEN).

En la kazo de Alĝerio, li diris, inter la agoj raportitaj de prezidento Abdelmajid Tebboune estas la restituo de stabila fuelprovizo al la kariba nacio por provizi elektrocentralojn.

Same, li menciis la donacon de fotovoltaika parko, kiu restos en Havano, sed estos interligita kun la SEN kaj profitos al la tuta urbo, de Pinar del Río ĝis Guantánamo, laŭ liaj deklaroj al naciaj ĵurnalistoj, elsenditaj en televido.

Siaflanke, en Rusio oni diskutis ankaŭ la temon pri  la sendo de brulaĵo, renoviĝanta energio kaj funkciado de termoelektraj centraloj kaj, koncerne la rezultojn en Turkio, ili rememoris la flosantajn elektrocentralojn por la generado de elektro.

Dum la renkontiĝo kun reprezentantoj de turkaj kompanioj, ĉi tiuj agoj kaj ilia kontinueco estis taksitaj kaj multoblaj komercaj ŝancoj estis identigitaj, utilaj por ambaŭ partioj kaj kun prioritato en renovigeblaj energioj.

Fine, en Ĉinio oni atentigis iniciatojn por rekomenco de fotovoltaj parkoj, ĉesigitaj pro manko de financado; same kiel la analizo kaj fleksebleco de pagkondiĉoj kaj la kontinueco de investoj.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up