Kuba Parlamento taksis pozitiva efektivigon de la Familia Kodo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-12-22 09:31:44

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Oscar Silvera, ministro de justico de Kubo

Havano, dec 22 (RHK) La Nacia Asembleo de Popola Povo de Kubo (parlamento) taksis pozitiva la efektivigon de la Familia Kodo, kvankam ĝi rekonis, ke estas ankoraŭ vojoj por antaŭeniri en ĝia efektivigo.

En la Dua Ordinara Periodo de Sesioj de la Leĝdona periodo, kiu okazas en la Kongresa Palaco de tiu ĉi ĉefurbo, oni konfirmis ke ekde la validiĝo de la normo estas multaj defioj por juraj institucioj por ĝia efektivigo.

Oni rimarkis, ke la Justic-ministerio (Minjus) deplojis plurajn agojn celantajn pligrandigi la kapablon respondi al la postulo de siaj servoj, trejnado, komunikado kun internaj kaj eksteraj spektantaroj, kaj kontrolo.

Oni indikis, ke metodikaj instrukcioj estis eldonitaj kun emfazo pri mempreparo, pri la modelo de agado, kun sentemo, bona traktado kaj ĝisfunda klarigo al homoj.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up