Prezidento de Kubo ratifas prioritaton de energia temo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-11-29 16:42:04

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, nov 29 (RHK) La unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel ratifis ĉi-mardon la prioritaton, kiun la energia afero havis en sia lastatempe finita internacia turneo de afrikaj nacioj, Azio kaj Eŭropo.

En sia tvitera profilo, la eminentulo certigis, ke dum sia laborvizito al Alĝerio, Turkio, Rusio kaj Ĉinio, li trovis akceptemon, subtenon kaj kunlaboron.

Díaz-Canel almetis al sia mesaĝo en tiu socia reto ligilon al la retejo de la Prezidanteco, kiu publikigis lastatempajn deklarojn de la Ministro pri Energio kaj Minoj, Vicente de la O Levy, post la reveno al la insulo de la registara delegacio, de kiu estis parto.

La oficisto priskribis kiel sukcesajn la konferencojn kiuj ebligis interkonsentojn kaj decidiĝon kun efiko al tiu sektoro, kaj por la ekonomio de la insulo.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up