Prezidento de Kubo komencas oficialan viziton al Grenado

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-12-07 16:08:01

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, dec 7 (RHK) La unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel komencis oficialan viziton al Grenado ĉi-merkredon, la tria kaj lasta punkto de sia turneo en karibaj  nacioj.

En sia tvitera konto, la ŝtatestro certigis, ke dum lia restado la rilatoj de frateco kaj kunlaboro inter la du landoj plifortiĝos.

Grenado estas amika lando, al kiu dekoj da kubanoj kontribuis per siaj modestaj konoj kaj klopodoj, li diris en la socia reto.

En tiu sama socia reto, la kuba Ministerio pri Eksteraj Aferoj raportis, ke Díaz-Canel estis akceptita en la flughaveno Maurice Bishop de la ĉefministro de tiu lando, Dickon Mitchell.

Li aldonis, ke ambaŭ gvidantoj vizitis la plakon malkovritan de ĉefkomandanto Fidel Castro Ruz (1926-2016) dum sia vizito al Grenado.

La kuba prezidento komencis sian turneon tra la regiono la 3-an de decembro, en Sankta Vincento kaj Grenadinoj, kaj poste partoprenis en la 8a Pintkunveno de la Kariba Komunumo kaj Kubo okazinta ĉi-mardon en Barbado.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up