
Foto: Studio Revolución
Havano, jun 25 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel komencas oficialan viziton, la duan, ekde oktobro 2019. Li ankaŭ partoprenos en la Supera Eŭrazia Ekonomia Konsilio la 26-an kaj 27-an de junio, mekanismo kie la Insulo havas observantan statuson, la solan el Latinameriko kaj Karibio.
Laŭ la planita programo, Díaz-Canel okazigis oficialan renkontiĝon kun la belorusa prezidento Aleksandro Lukaŝenko kaj sekve vizitas lokojn de ekonomia kaj historia intereso.
La eminentulo, krom gvidi la kuban delegacion partoprenantan la kunvenon de la Supera Eŭrazia Ekonomia Konsilio, ankaŭ ĉeestos la malfermon de la Plena Sesio de la Kvara Eŭrazia Ekonomia Forumo.
Kubo kaj Belorusio subtenas politikajn rilatojn je la plej alta nivelo, bazitajn sur la historiaj ligoj, kiuj unuigas la du landojn, samtempe progresante en la firmigo de ekonomiaj kaj komercaj ligoj.

Foto: Studio Revolución
Kiel parto de la oficiala delegacio akompanas la Ŝtatestron Bruno Rodríguez Parrilla, membro de la Politika Buroo kaj Ministro pri Eksterlandaj Aferoj; Emilio Lozada García, estro de la Departemento pri Internaciaj Rilatoj de la Centra Komitato de la Partio; Oscar Pérez-Oliva Fraga, estro de Eksterlanda Komerco kaj Investado; kaj Mayda Mauri Pérez, prezidantino de la grupo BioCubaFarma, kune kun aliaj oficistoj de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj.
Laŭ deklaroj de Alejandro Simancas Marín, vicdirektoro ĝenerala de la Ĝenerala Direkcio pri duflankaj aferoj de la Ministerio pri eksteraj rilatoj de Kubo, Belorusio estas amiko de Kubo. La komuna bonvolo inter ambaŭ landoj kaj popoloj estis konstruita dum jardekoj, kaj en la lastaj jaroj fare de la prezidentoj Aleksandro Lukaŝenko kaj Miguel Díaz-Canel. Tial, la interŝanĝo, kiun ni havis kaj estas planita, baziĝos sur serĉado de kunlaboro, utiligante ĉiujn ŝancojn ofertitajn de niaj ekonomiaj kaj komercaj evoluoj, plibonigante la investajn ŝancojn de Kubo, kaj kiel maniero por Belorusio integri siajn produktojn en la latinamerikan kaj kariban regionon.
Tial, ĉi tiu vizito ankaŭ plifortigos kaj multobligos la bonajn ligojn ekzistantajn inter ambaŭ landoj.
Fonto: Granma/Prezidanteco