Vicprezidanto de Kubo plenumis oficialan viziton al Ruando

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-11-22 07:38:28

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kigali, nov 22 (RHK) Estas nia intereso antaŭenigi rilatojn en la duflanka, plurflanka, ekonomi-socia kaj ankaŭ partia ordo, diris la vicprezidanto de Kubo, Salvador Valdés Mesa, dum la renkontiĝo, kiun li okazigis ĉi-mardon kun la vicprezidanto de la Patriota Fronto Ruada, Consolee Uwimana.

Mia vizito, emfazis Valdés Mesa, konfirmas la intereson, kiun Kubo havas, daŭre plifortigi kaj porti tiujn ligojn al la plej alta nivelo.

Dankinte, denove, la varman bonvenigon ricevitan en la lando de mil montetoj, li transdonis la dankemon de la kuba popolo kaj Registaro pro la subteno, kiun Ruando donis al nia batalo kontraŭ la maljusta ekonomia, komerca kaj financa blokado trudita de la Usona Registaro.

Siaflanke, la vicprezidanto de la Ruanda Patriota Fronto emfazis "la gvidadon de Kubo ĉe la avangardo de progresemaj movadoj" kaj dankis "la reziston ĉiam montritan antaŭ la malfacilaĵoj".

En siaj vortoj, li emfazis la gravecon de la klopodoj de ambaŭ partioj koncentriĝantaj al atingo de komunaj celoj, kiuj ankaŭ subtenas agojn por vastigi interŝanĝojn en diversaj sektoroj.

Li ankaŭ dankis la trejnadon de ruandaj profesiuloj en Kubo, precipe pri medicino, kaj ankaŭ la laboron de kubaj medicinaj brigadoj en sia lando komence de ĉi tiu jarcento, kiuj "alvenis en la tempo, kiam ni plej bezonis ĝin".

Iom antaŭ tiu renkontiĝo, la Vicprezidanto de la Respubliko de Kubo komencis sian duan kaj lastan labortagon en Ruando per vizito al la Muzeo de la kampanjo kontraŭ genocido, kiu montras gravajn paĝojn de la historio de la lando.


Fonto:

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up