Díaz-Canel salutas la prezidantiĝon Lula en Brazilo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-01-02 16:46:50

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jan 2 (RHK) La Unua Sekretario de la Komunista Partio de Kubo (PCC) kaj Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel Bermúdez, bonvenigis ĉi-lunde la ĵusan enposteniĝon de la brazila prezidento, Luiz Inácio Lula da Silva, kiu estis elektita en oktobro fronte al la ekstremdekstra kandidato Jair Bolsonaro.

Per Tvitero, la kuba prezidento asertis, ke la popolo de sia lando ĉiam admiris kaj defendis la gvidadon de Lula, kiu ĉi-dimanĉe estis proklamita prezidento por la tria fojo, 20 jarojn post sia unua mandato.

Hodiaŭ ni bonvenigas ĉi tiun novan etapon, kiu komenciĝas kun ĝojo, kun la certeco, ke ĝi estos utila por Brazilo kaj #Nia Ameriko," aldonis Díaz-Canel.

En la sama socia reto, la Komunista Parti-Organizo de Kubo emfazis, ke Lula, 77-jara, reprezentas la dignon de la popoloj de Latin-Ameriko, kaj asertis, ke brazilanoj povas kalkuli je Kubo.

@LulaOficial estas digno, tiu de la popoloj de la Granda Patrujo. Mi ĉirkaŭbrakas la brazilan popolon. Ĝis revido en batalo. Vi povas kalkuli je #Kubo”, asertas  la mesaĝo de la Partio kiu ankaŭ enhavis la etikedon #VengaLaEsperanza. (#VenuLaEspero)

La Organiza Sekretario de la Kuba Partio, Roberto Morales Ojeda, sendis gratulon al la nova prezidento de la sudamerika giganto, kaj emfazis la gravecon de lia elekto por plifortigi la unuecon de Latin-Ameriko kaj Karibio.

Ángel Arzuaga Reyes, vicĉefo kaj kunordiganto de la Departemento pri Internaciaj Rilatoj de la Centra Komitato de la politika organizo, indikis, ke la gvidado de Lula implicas novan Brazilon kaj renovigitan impulson al regiona integriĝo.

La delegitaro kuba al la ceremonion estis prezidita de la vicprezidento de la respubliko Salvador Valdés Mesa.

En sia parolado, Lula  deklaris, ke liaj unuaj agoj celas savi 33 milionojn da homoj el malsato kaj pli ol 100 milionojn da civitanoj el malriĉeco, kiuj portis la plej pezan ŝarĝon de la projekto de nacia detruo de la antaŭa ŝtatestro.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up