Salutmesaĝoj al Kubo pro la 61-a datreveno de la Revolucio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-12-31 12:03:50

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 31 dec (RHK) La ĝenerala sekretario de la komunista partio de Vjetnamio, Nguyen Phu Trong, kaj la ĉefministro, Nguyen Xuan Phuc, sendis gratulmesaĝon al siaj kubaj homologoj, la unua sekretario de la partio, Raúl Castro, al la prezidento Miguel Díaz-Canel, al la ĉefministro Manuel Marrero kaj al la kubanoj okaze de la 61-a datreveno de la revolucia venko, kiun oni festas la unuan de januaro.

Antaŭe estis same ricevita gratulmesaĝo de Vladimir Putin sendita al la kubaj prezidento, Miguel Díaz-Canel kaj Raúl Castro, unua sekretario de la komunista partio, okaze de la Liberiga Tago, la unuan de januaro kaj la nova jaro.

En Parizo, la franca intelektulo Salim Lamrani esprimis ke la kuba Revolucio reprezentas la aspirojn de la sudaj popoloj al digneco; li same esprimis ke ĝi plu tenas universalan mesaĝon de emancipiĝo.

La prestiga intelektulo, kiu studas la historion de la kariba insulo, elstarigis la ekzemplon de rezistemo de Kubo en scenejo ekstrema malfavora, markita de la agresemo de la usona registaro, kio per alveno de la prezidento Donald Trump al la Blanka Domo, malfermis novan ĉapitron de agresemoj celanta izoli kaj sufoki  ĝin ekonomie.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up