Venezuelo kaj Kubo plifortigis ligojn de frateco kaj kunlaboro

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-03-07 08:25:17

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Karakaso, mar 7 (RHK) Venezuelo kaj Kubo hodiaŭ plifortigis siajn ligojn de frateco kaj kunlaboro en renkontiĝo inter la Plenuma Vicprezidanto, Delcy Rodríguez, kaj la Ĉefministro de Kubo, Manuel Marrero.

La altrangaj oficistoj, akompanitaj de siaj respektivaj delegacioj, reviziis reciprokan kunlaboron kaj ekzamenis la progreson kaj perspektivojn de la Ampleksa Kunlabora Interkonsento subskribita de komandantoj Hugo Chávez (1954-2013) kaj Fidel Castro (1926-2016), la 30-an de oktobro 2000.

Nuntempe, Karakaso kaj Havano antaŭenigas interkonsentojn en la energia, scienca, sano, ekonomio, edukado, sporto, kaj kultura sektoroj, inter aliaj strategiaj areoj.

La venezuela Ekzekutivo emfazis, ke la kunlabora modelo inter Kubo kaj Venezuelo estas ekzemplo de tio, kion povas atingi du popoloj, kiuj konsideras sin fratoj.

Laŭ raporto de Venezolana Televido, ambaŭ nacioj kondukas la vojon al krea kaj profunda refondiĝo de la kunlabora mapo por plibonigi, profundigi kaj plivastigi reciprokan subtenon.

En tiu ĉi renkontiĝo la Ĉefministro de Kubo estis akompanata de la komandanto de la Revolucio kaj vicunua ministro, Ramiro Valdés; la ambasadoro de Havano en Karakaso, Dagoberto Rodríguez; la Ministro de Energio kaj Minoj, Vicente de la O Levy; la Sanministro, José Ángel Portal, inter aliaj aŭtoritatoj.

Venezuela flanko, la Vicprezidanto de Publika Konstruo, Néstor Reverol; la Ministro de Petrolo, Tareck El Aissami; kaj la estro de Scienco kaj Teknologio, Gabriela Jiménez, kaj reprezentantoj de la sektoroj Sano, Edukado kaj Ekonomio.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up