Kubo kaj Ĉinio plifirmigas politikajn ligojn

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-11-07 07:21:31

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Havano, nov 7 (RHK) Kubo kaj Ĉinio hodiaŭ solidigas siajn politikajn ligojn kun la vizito ĉi tie de la membro de la Politika Buroo kaj la Sekretariejo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de tiu azia nacio, Shi Taifeng.

Antaŭtage, la vizitanto estis akceptita de prezidento Miguel Díaz-Canel, kiu emfazis la kontinuecon kaj signifon de la altnivelaj dialogoj de sia lando kun Ĉinio.

Tiuokaze Shi certigis, ke ĉi tiu unua vizito al Kubo lasas al li profundan impreson pro la gastamo kaj optimismo de la kuba popolo, raportis la Prezidanteco per la socia reto X.

Shi ankaŭ renkontiĝis ĉi-lunde kun la Sekretario pri Organizo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo (PCC), Roberto Morales, kiu emfazis la kunlaboron inter ambaŭ nacioj en strategiaj kampoj kiel telekomunikado, bioteknologio kaj sano.

Siaflanke, la vicprezidanto de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco kaj estro de la Labora Departemento de Unuiĝinta Fronto de la Centra Komitato de KPĈ priskribis la amikecajn rilatojn inter ambaŭ popoloj, partioj kaj registaroj kiel tre specialajn.

La oficisto ankaŭ faris oficialajn interparolojn kun la vicprezidanto de la Nacia Asembleo de Popola Povo (Parlamento), Ana Mari Machado.

Kadre de la laborprogramo en Kubo, Shi Taifeng okazigas kunvenojn kun altaj partiaj kaj parlamentaj aŭtoritatoj, kaj vizitas lokojn de ekonomia kaj socia intereso, inkluzive de la Evolu-Zono Mariel.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up