Díaz-Canel bonvenigas decidon favoran al Kubo en Londono

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-04-04 16:13:24

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, apr 4 (RHK)  Prezidento Miguel Díaz-Canel bonvenigis ĉi-mardon la verdikton favoran al Kubo de la Supera Kortumo de Anglio kaj Kimrio, kiu konstatas, ke la vultura fonduso CFR I Limited ne estas kreditoro de la ŝtato de la kariba nacio.

    Respubliko de Kubo gajnas proceson en Londono: CRF ne estas kreditoro de la Kuba Ŝtato. #Kubo ankaŭ venkis en Londono. Denove malsukcesis la malamikoj de la nacio. Liaj mensogoj koliziis kun profesia kaj prestiĝa tribunalo, malkaŝis la prezidento en sia tvitera konto.

En aŭdienco okazigita ĉi-marde (08:45 horo de Londono), juĝisto Sara Cockerill sciigis al la advokatoj de la partioj pri la verdikto responda al la proceso prezentita de la vultura fonduso CRF I Limited kontraŭ la Respubliko de Kubo kaj Banko Nacia de Kubo (BNC).

Tiu ĉi verdikto akceptas la argumenton subtenitan de la kuba partio dum la proceso, kaj ratifis, ke CRF estas fremda en la financaj instrumentoj, kiujn ĝi reklamaciis kontraŭ la antila lando kaj ne havis la rajton starigi la postulon en Londono, kio signifas, ke la Respubliko de Kubo estas ekster la proceso.

De nun la proceso daŭros nur kontraŭ la BNC, kiu rajtos establi la postulojn, kiujn la angla juro permesas.

CRF provis kontraŭleĝe akiri du kubajn ŝuldtitolojn je malaltaj prezoj, kaj kondiĉigi eblajn interkonsentojn kun la Banko Nacia de Kubo (BNC) kaj la Respubliko de Kubo kiel la nuran opcion por eviti la proceson antaŭ la angla jurisdikcio.

Per ĉi tiu manovro ili intencis akiri netan profiton, kiu oscilos inter 1 200 elcentoj kaj 2 000 elcentoj de la valoro kiun ili pagis.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up