Díaz-Canel trairas la elektrocentralojn en Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-06-18 09:16:30

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

H

Foto / @Luis35521879

avano, jun 18 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel trairas la landon kiel parto de laborvizito komencita ĉi-vendrede al la ok centraloj elektraj (CTE) de la insulo, subtene al la klopodoj por rekuperi la elektran generadon, informis per Tvitero la Prezidanteco.

La kuba ŝtatestro alvenis al la orienta regiono de Kubo, unue al la CTE Antonio Maceo en la provinco Santiago de Kubo, kaj sekve al la CTE Lidio Ramón de Felton en la najbara provinco Holguín.

Laŭplanite, la centralo de Santiago de Kubo, ankaŭ konata kiel Renté, devas eniri la sistemon ĉi-sabate, kaj ĝia eniro korekta signifos ke ni havas unuan sukceson, kaj sukceso estigas pliajn sukceson, esprimis la prezidento.

Ne hazardas starti mian viziton ĉi-tie, ĉar ĉi tiu estas la unua riparlaboro, kiu konkretiĝas kiel parto de la procezo por bontenado, kiun oni faras en tiuj ĉi gravegaj centraloj por elektra generado en la teritorio, li aldonis.

Surloke, Díaz-Canel konstatis la progresojn de la strategio kreita por rekuperi la nacian elektroenergetikan sistemon, damaĝitan de la usona sieĝo, kiu malebligas al Kubo aliri energetikajn merkatojn.

Li ankaŭ rekonis la sindevontigon de la laboristoj de ĉi tiuj centroj, al kiuj li esprimis la dankemon de la loĝantaro pro la laborego, kiun ili faras kun la celo subteni la nunan postulon dum ili entreprenas la bontenadon de la blokoj funkciantaj.

La vorto herooj ne estas komplimento por vi; ni konsideras ĝin tiel, pro la tuta penado, kiun vi faras en tre malfacilaj laborkondiĉoj, li diris en Felton.

Li ankaŭ pripensis la altan preparadon de la specialistoj, kiuj efektivigas tre postulemajn teknologiajn procezojn.

La ŝtatestro ankaŭ vizitis ĉi-vendredon la CTE Diez de Octubre, en Nuevitas, Camagüey, kies tri generaciaj unuoj funkcias kaj kontribuas 250 MW al la nacia elektra sistemo.


Fonto:PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up