Raúl Castro bonvenigas la prezidenton Miguel Díaz-Canel en Havano.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-11-15 14:27:48

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Raúl Castro bonvenigas la prezidenton Miguel Díaz-Canel

Havano, 15 nov (RHK) La unua sekretario de la centra komitato de la komunista partio de Kubo, la generalo de armeo Raúl Castro, akceptis frumatene en Havano, la prezidenton de la ŝtata kaj ministra  konsilantaro, Miguel Díaz-Canel kaj la delegitaron kiu akompanis lin en ties internacia turniro.

Dum tiu ĉi turniro la prezidento plenumis oficialan laborprogramon en Rusio kaj kvar aziaj landoj, nome, en  la popola demokratia respubliko de Koreio, Ĉinio, Vjetnamio kaj Laoso, plus du teknikaj haltoj en Francio kaj Britio.

En la internacia flughaveno José Martí, Raúl Castro kaj José Ramón Machado Ventura, dua sekretario de la partio, plus Salvador Valdés, unua vicprezidento, bonvenigis la prezidenton, kiu plenumis tre sukcesan turniron internacian.

Díaz-Canel renkontiĝis kun ŝtatestroj, entreprenistoj, amikoj de la solidareco kaj kubanoj, kun la celo plifortigi la reciprokajn rilatojn amikajn.

Aliflanke, estis sciite ke gravaj interkonsentoj estis subskribitaj pri ekonomia kaj teknika kunlaboro, ankaŭ en la energetika branĉo, industria, sporta, interalie, laŭ raportis la nacia informagentejo ACN.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up