Kuba ministro pri eksteraj aferoj ree kondamnas la usonan blokadon

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-04-06 10:16:19

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, apr 6 (RHK) La Ministro pri Eksteraj Aferoj de Kubo, Bruno Rodríguez, ripetis hodiaŭ la kondamnon kontraŭ la blokadon trudita de Usono kun la celo subfosi la revolucian procezon sur la insulo.

En sia tvitera profilo, la plej alta reprezentanto de la kuba diplomatio deklaris, ke tia malhumana politiko de maksimuma premo kaj ekonomia sufokado, efektivigita antaŭ 63 jaroj, malatentas la universalan krion por Kubo sen blokado.

Li ankaŭ atentigis, ke ĉi tiu norda potenco malsukcesas en la provo subigi suverenan nacion, kiu estas - li atentigis - bastiono de digno kaj krea rezisto.

Rodríguez alkroĉis al sia mesaĝo fragmenton de la Memorando de la tiama asistanta vicsekretario de ŝtato por interamerikaj aferoj, Lester D. Mallory, kiu elmetis skribe la fundamentojn de ilia politiko kontraŭ Kubo:


   La plimulto de kubanoj subtenas Castro'n... la nura antaŭvidebla maniero por subfosi hejman subtenon por li estas per elreviĝo kaj malkontento estiĝantaj de ekonomia malbonfarto kaj materiala malfacilaĵo..."

   Kaj ĝi instrukciis: "ni devas rapide uzi ĉiujn eblajn rimedojn por malfortigi la ekonomian vivon de Kubo (...) por redukti ĝiajn financajn rimedojn kaj realajn salajrojn, kaŭzi malsaton, malesperon kaj renverson de la Registaro".

Ĉi tiu malamika politiko kontraŭ Kubo intensiĝis al senprecedencaj niveloj ekde 2017, kaj precipe en la mezo de la pandemio de Kovim-19, kaj restas preskaŭ senŝanĝa malgraŭ la preskaŭ unuanima malakcepto de la internacia komunumo.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up