Kuba prezidento ree kondamnas la usonan blokadon kontraŭ la insulo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-10-07 07:55:43

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, okt 7 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, per sia tvitera konto, kondamnas la validecon de la ekonomia, komerca kaj financa blokado trudita de Usono al la insulo.

La prezidento skribis en la socia reto “Surdaj oreloj de la imperio pri la regiona pretendo de #NoMásBloqueo, sed ĉiam preta por mensogo kaj kalumnio. Kia malmoraleco, kia malhonoro, kia perverseco, kia malhonesteco, kia manko de digno! #CubaLiveInItsHistory"

Siaflanke, la ministro pri eksteraj aferoj Bruno Rodríguez denuncis en sia Tvitero, ke la turneo tra Latin-Ameriko de la usona ŝtata sekretario, Anthony Blinken, celas defendi la malamikan politikon de sia lando kontraŭ la insulo.

Rodríguez asertis “La usona ŝtata sekretario venis al Latin-Ameriko kaj Karibio por provi defendi la misuzon kontraŭ #Kubo, antaŭ la preskaŭ unuanima alvoko ĉesigi la blokadon kaj la maljustan nomumon en la listo de ŝtataj sponsoroj de terorismo. Li povis respekti la veron kaj li ne faris."

La estro de usona diplomatio alvenis al Ĉilio ĉi ĵaŭdon post vizito al Kolombio, kie li renkontiĝis kun la prezidento, Gustavo Petro, kiu priskribis la usonan decidon konservi Kubon en la listo de landoj, kiuj supozeble subtenas terorismon kiel maljusta, kiam la insulo estis garantianto de la pacinterkonsentoj.

Blinken finos sian turneon en Peruo, kie li planas renkontiĝi kun la prezidento, Pedro Castillo, kaj partopreni la ĝeneralan asembleon de la Organizo de Amerikaj Ŝtatoj.

Kubo prezentos la 2-an kaj 3-an de novembro al la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj la rezolucion pri la neceso ĉesigi la ekonomian, komercan kaj financan blokadon trudita de Usono.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up