Solidareca asocio Svedio-Kuba kondamnas usonan blokadon kontraŭ la insulo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-10-31 08:29:08

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Stokholmo,  okt 31 (RHK) La Sveda-Kuba Solidareca Asocio hodiaŭ malakceptis la usonan blokadon kontraŭ la insulo kaj esprimis konfidon je la brua venko ĉe UN de nova projekto de rezolucio pri la fino de tiu eksterteritoria politiko.

Okaze de la venonta voĉdono en la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj, ni denove proklamas nian kategorian kondamnon de la ekonomia, komerca kaj financa blokado trudita al Kubo,  emfazis en deklaro subskribita de ĝia prezidanto, Zoltan Tiroler.

La 2-an kaj 3-an de novembro, la plurflanka ento gastigos la tridekan fojon la prezenton, debaton kaj diskuton de teksto, kiu establas la neceson ĉesigi la barilon validan de pli ol ses jardekoj, iniciato simila al tiu adoptita ekde 1992 de la internacia komunumo superforte, sen Vaŝingtono aŭskulti la universalan postulon.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up