Delegitaro de la kuba federacio de virinoj vizitis Laoson

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-05-20 17:18:12

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Vientiane, maj 20 (RHK)  Renkontiĝo kun la guberniestro de la provinco Vientiane, Atsaphanthong Siphandone, fermis  ĉi-sabaton la labortagordon plenumitan ĉi-semajne en Laoso de delegitaro de la Federacio de Kubaj Virinoj (FMC).

La reprezentantaro de la FMC, gvidata de ĝia ĝenerala sekretario Teresa Amarelle, vizitis ankaŭ dum sia mallonga restado tie kelkajn metiajn kaj teksajn metiejojn, du tradiciajn metiojn en tiu teritorio en la nordokcidento de la lando kun areo de ĉirkaŭ 16 mil kvadrataj kilometroj.

La plej alta gvidanto de la virina organizo, kiu ankaŭ estas membro de la Politika Buroo de la Komunista Partio de Kubo kaj de la Ŝtata Konsilantaro, alvenis ĉi tien lastan merkredon kaj dum sia restado en ĉi tiu ĉefurbo ŝi estis akceptita de la Ĝenerala Sekretario de la Popola Revolucia Partio (PPRL) kaj Prezidento de Laoso, Thongloun Sisoulith.

En la kunveno, la prezidento konsideris la viziton kiel gravan kontribuon al plibonigo de bonaj rilatoj kaj kunlaboro inter la dulandaj popoloj, precipe inter Laa Virina Unio (UML) kaj la FMC.

Kadre de la vizitprogramo, Amarelle kaj ties kunuloj omaĝis la historian gvidanton de la PPRL, Kaysone Phomvihane, kaj turneis la muzeon kiu portas lian nomon.

Ili ankaŭ vizitis la mezlernejon kaj antaŭuniversitaton Amikeco Kubo-Laoso, situantan en la municipo Dongsbang kaj kie troviĝas la unua busto starigita memore al la kuba Nacia Heroo José Martí, al kiu la delegitaro omaĝis okaze de la 128-a datreveno de lia falo en batalo.

La reprezentado de la FMC vojaĝas nun al Kamboĝo, la lasta etapo de turneo, kiu komenciĝis en Vjetnamio kaj celis plifortigi ligojn kun virinaj organizoj en ĉi tiuj tri sudorient-aziaj nacioj.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up