Kubo kaj ĝia kampanjo Unika ĉeestas en nova ekspozicio en Ĉinio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-06-02 11:16:33

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Aerfoto de la haveno de Cat-Lai. (Foto: PL)

Pekino, jun 2 (RHK) Kubo ĉeestas ĉi-vendrede la internacian ekspozicion de la Mara Silka Vojo de la 21-a Jarcento, malfermita en la urbo Kantono (sude) por plifortigi kunlaboron kaj interŝanĝojn inter membroj de la samnoma ĉina projekto.

Kadre de la prezento, la insulo promocias sian kampanjon Unika, kiu metas la loĝantojn, la avantaĝojn kaj valorojn de la insulo en la centron de la altiroj, kiuj distingas ĝian turisman sektoron.

Reprezentantoj de Kubo konsideras la eventon bona okazo por instigi vojaĝadon al la antila ŝtato, kaj diskonigi la produktojn kaj komercajn oportunojn asociitajn kun la tiel nomata industrio sen kamentuboj.

Ĉi tiu ekspozicio okazas ekde 2014, nun ĝi kunvenigas pli ol mil kompaniojn el 57 landoj kaj la lokaj aŭtoritatoj en la malfermo pledis por ke ili firmigu ligojn unu kun la alia, sed ankaŭ kontribuu al la altnorma disvolviĝo de Ĉinio kaj la regiono konata kiel la Granda Golfeto de Guangdong-Honkongo-Makao.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up