Kubo-Ĉinio: komenciĝas kunsido de laborgrupo pri bioteknologio.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-06-29 06:56:38

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kun la celo revizii la evoluon dum la lastaj du jaroj de la interkonsentoj reciprokaj efektiviĝas la 8-a kunsido de la laborgrupo komuna de la bioteknologio Kubo-Ĉinio.

La evento realiĝas ĉiun duan jaron en Ĉinio kaj Kubo alterne, kaj ĉi-foje oni starigos la interkonsentojn por tiu agado dum la venonta periodo, laŭ raportas la informagentejo Prensa Latina.

La kunsidon ĉeestas 52 partoprenantoj flanke de Ĉinio kaj 48 nome de Kubo, kiuj laboros en kvin esencaj subkomisionoj, nome, pri industrio, sanitara kontrolodo, sano, scienco kaj neŭroteknologio kaj agrikulturo.

La prezidanto de la kuba entrepreno BioCubaFarma, Carlos Gutiérrez,  malfermos la renkontiĝon kaj same faros flanke de la ĉina partnero, Lin Nian Xiu, vicprezidanto de la nacia komisiono pri evoluo kaj reformo.

Instituciigita en 2004 okaze de la vizito al Kubo de la tiama prezidento ĉina, Hu Jintao, la kunlaboro en la bioteknologia kampo inter la du landoj evidentigas promesplenajn rezultojn por la bonfaro de la du landoj kaj popoloj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up