Kiel en Moncada: malsukceso povas iĝi venkon

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-07-26 11:31:47

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Díaz-Canel parolfermis la memorceremonion pri Moncada en Santiago de Kubo

Santiago de Kubo, jul 26 (RHK) La Unua Sekretario de la Komunista Partio kaj Kuba Prezidento, Miguel Díaz-Canel, asertis ĉi-merkredon, ke malsukcesoj povas fariĝi venko, fermante la memorceremonion pro la 70-a datreveno de la sturmo kontraŭ la Kazerno Moncada.

En siaj vortoj, la ŝtatestro aludis tiun absolutan antaŭvidon de Fidel Castro, kiu gvidis  junajn batalantojn, kiuj la 26-an de julio, aŭdacis ataki la armean fortikaĵon,  kiu post ĝia momenta fiasko signifis la komencon de la decida etapo por la revolucia triumfo.

La prezidento aludis al la intensiĝo de la malamikeco de la usona registaro, esprimita en kvin ĉefaj ĉikanoj, ekde la arbitra inkludo de Kubo inter la landoj subtenantaj terorismon, kiu fariĝis obstaklo por ekonomiaj transakcioj kun la mondo.

La aplikado de titolo tri de la Helms-Burton-Leĝo, celanta malhelpi eksterlandan investon, estis alia el la malutilaj kaj oportunismaj praktikoj menciitaj, kiel estis la persekutado de la fuelprovizo en klara malobservo de la internacia juro kiu influas la vivon en la nacio.

La aliaj du imperiaj punoj listigitaj de la prezidento estis la provo misfamigi la kuban medicinan kunlaboron en la mondo kaj influi enspezojn per tiu ĉi kanalo, same kiel la malpermesoj por la rilato de la nordamerika turisma sektoro kun sia ekvivalento en la lando.

Díaz-Canel diris, ke tiuj, kiuj akuzas la registaron pri diktaturo, devus alproksimiĝi al la historio de murdoj kaj torturoj, kiuj okazis post la atako al Moncada, kiam nur ses junuloj falis en batalo kaj 55 estis senkompate mortigitaj dum semajno kiu plenigis la urbon per hororo.

La lukto kontraŭ malamo, perforto kaj malamika perverseco, kune kun la deziro atingi nivelojn de prospero kaj ekonomia disvolviĝo estis taksitaj de la prezidento kiel aliaj sturmoj al  Moncada, kiuj estas la respondeco de nunaj generacioj de kubanoj.

Dankante al la solidarecaj aktivuloj el pluraj landoj pro la partopreno en la celebrado, li konsideris, ke tiu ĉi akompano ankaŭ estas parto de la rezisto de la Revolucio, meze de malfacilaj cirkonstancoj.

La rezultoj atingitaj de ĉi tiu provinco kaj tiuj de Cienfuegos, Sancti Spíritus, Matanzas kaj Ciego de Avila indikas, ke oni progresas, sed sen ignori la malkontenton de la loĝantaro kaj la bezonon plibonigi la administradon je ĉiuj niveloj, konstatis Díaz-Canel.

Ne ekzistas pli bona signalo por akompani tian gloran tagon ol la tagiĝo lumiganta la iaman militan plurangulon, dum tiu ĉi  frumatena  memorfesto ekis kaj avancis, ĝuste je la sama loka tempo, 05:15, kiam komenciĝis tiu ago.


Fonto:PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up