Boliviaj organizaĵoj subtenas surstrate la venkon de Evo Morales

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-10-30 09:02:57

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La Paz, 30 okt (RHK) La ĉeesto surstrata de sociaj organizaĵoj de Bolivio evidentigas la forton de la Movado al Socialismo (MAS), asertis la ministro de la defendo, Javier Zavaleta.

Li emfazis, “ĝi estas la forto gajninta la ĝeneralajn elektojn per pli ol 47 elcento, la forto kiu iĝis unualoka, super la dua loko per pli ol 10 poentoj”.

Li alvokis la membrojn de MAS ne lasi sin provoki de la koliziaj grupoj kiuj perforte mobilizas sin, instigite de la opozicio por neglekti la venkon de Evo Morale en la ĝeneralaj elektoj.

Li esprimis sian zorgon pro la sensaciismo de kelkaj amaskomunikiloj, kiuj celas krei panikon per falsaj novaĵoj, kiuj ripetiĝas en la sociaj retoj, raportis la informagentejo Prensa Latina.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up