Membroj de Pontoj de amo kaj Code Pink alvenas al Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-08-25 09:24:41

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: ACN

Santa Clara, aŭg 25 (RHK) Reprezentantoj de la solidarecaj projektoj Pontoj de Amo kaj Code Pink alvenis ĉi-ĵaŭdon al la Infana Hospitalo José Luis Miranda, en la kuba centra provinco Villa Clara, por liveri donacon de 1,6 tunoj da fortika pulvora lakto kaj ĉirkaŭ 300 medikament-boteloj.

Kuba-usona profesoro Carlos Lazo, gvidanto de Pontoj de Amo, diris al la gazetaro, ke la iniciato, akompanata ankaŭ de la Kuba Instituto por Amikeco kun la Popoloj, inkluzivas entute kvin mil funtojn da pulvora lakto (ĉirkaŭ 2,2 tunoj) kaj 100 mil tabeloj da medikamento por disdoni inter la pediatriaj hospitaloj de Cienfuegos, Sancti Spíritus, kaj Villa Clara en la centra regiono de Kubo.

Same li emfazis, ke surbaze de la kunlaboro de usonanoj kaj kubanoj loĝantaj en la norda lando, ili portos diversajn produktojn al la kultura centro El Mejunje en Santa Clara, kaj ankaŭ lernejajn materialojn por instruejo kaj panmaŝinojn por domoj de infanoj sen familia protekto.

Li aldonis ankaŭ, ke estas privilegio povi atingi Kubon per tia donaco, ĉar ĝi estas lando kie, malgraŭ la ekonomiaj malfacilaĵoj truditaj de la blokado, la vivoj de homoj estas protektataj.

Per salutvortoj, Ángel Camacho Gómez, direktoro de la pediatria institucio en Villa Clara, rekonis la gravan laboron faritan de Pontoj de Amo kaj dankis ĉi tiun solidarecan geston, kiu pruvas la eblecon rompi la barojn inter ambaŭ popoloj.

Pontoj de Amo ne distingas inter religiaj kredoj aŭ ideologioj, la sola afero, kiu kunigas ĝiajn membrojn, estas la batalo kontraŭ la usona blokado kaj respekto al nacia suvereneco, tial ĝi estas tiel diversa kaj ampleksa projekto,  diris Carlos Lazo.

Dum la turneo de la provinca ĉefurbo Villa Clara, la reprezentantoj de ambaŭ projektoj ankaŭ vizitis la domon n-ro 1 por infanoj sen familia protekto, kie ili eksciis pri la apartaĵoj kaj funkciado de ĉi tiu speco de edukaj instalaĵoj, el kiuj jam ekzistas ses en tiu ĉi centra geografio, por provizi protekton al pli ol 40 neplenaĝuloj.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up