Pontoj de Amo alvokas novan karavanon kontraŭ la blokado de Usono al Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-11-27 09:13:41

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Prensa Latina.

Vaŝingtono, nov 27 (RHK) La solidara projekto Pontoj de Amo ripetis ĉi-vendrede sian alvokon por nova karavano kontraŭ la blokado trudata de Usono al  Kubo. La karavano okazos  ĉi-dimanĉe, la 28-an de novembro.

Kiel estas tradicio ĉiumonate ekde la komenco de la jaro, la iniciatinto de la projekto, la kuban-usona Carlos Lazo, kunvokis ĉiujn, kiuj pledas por la fino de la vaŝingtonaj sankcioj, kiuj sufokas kubajn familiojn, al renkontiĝo en Miamo.

Paralele al la karavano de aŭtoj, kiu foriros de proksime de la urbodomo de tiu sudamerika urbo, estos ĉirpeto kun la etikedoj #PuentesDeAmor #CubaVive kaj #UnblockCuba adresita al prezidento Joe Biden por postuli la ĉesigon de unuflankaj limigaj rimedoj kontraŭ la insulo.

Plenigi la retojn de amo al la kuba familio!Lazo esprimis en sia alvoko  per sociaj retoj.

El multaj urboj tra la mondo, multaj aktivuloj regule aliĝas al tiu iniciato solidare kun Kubo kaj ĝiaj homoj.

Membroj de Pontoj de Amo faris inter junio kaj julio de la kuranta jaro marŝon de pli ol du mil kilometroj de Miamo, Florido, al Vaŝingtono, la ĉefurbo, por kunigi fortojn kaj forĝi aliancojn favore al Kubo kaj la ĉesigo de la blokado.

En mitingo de la 25-a de julio antaŭ la Blanka Domo, la grupo - kune kun aliaj organizoj, aktivuloj kaj amikoj de Kubo - ratifis sian postulon kontraŭ Biden, subtenata de ĉirkaŭ 27 000 subskriboj.

Bedaŭrinde, post 10 monatojn de la nova prezidanteco de Usono, la demokrata prezidento sekvas la saman linion de sia respublikana antaŭulo, Donald Trump, koncerne la plej grandan el Antiloj.

Sed lia konduto, laŭ la opinio de la aktivuloj, ne estas surpriza, ĉar en Usono la politiko al Kubo multrilate estas direktata de influa sektoro de la plej konservativaj kuban-usonaj en Miamo.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up