Monda karavano Pontoj de Amo kontraŭ la usona blokado al Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-09-25 09:20:56

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Vaŝingtono, sep 25 (RHK)  Kunvokite de la iniciatinto de la projekto Pontoj de Amo, Carlos Lazo dimanĉon, la 26an de septembro, okazos karavanoj kaj aliaj agoj kontraŭ la usona blokado trudata al Kubo.

Almenaŭ 22 urboj el sep landoj, Kanado, Meksiko, Belgio, Italio, Dominika Respubliko kaj Nikaragvo konfirmis sian ĝisnunan partoprenon en la iniciato.

Miamo, Las Vegas, Hartford, Novjorko, Ĉikago, Milvokio, Minneapolis, Albuquerque, Los-Anĝeleso, San-Diego, Fenikso, Seatlo kaj Vaŝingtono, la ĉefurbo, estas iuj el la urboj, kiuj iras de nordo al sudo kaj de oriento al okcidento.  Ili aliĝos al la tutmonda ondo por la fino de la unuflanka sieĝo trudita de la Blanka Domo antaŭ preskaŭ ses jardekoj.

En deklaroj al Prensa Latina, la kuba profesoro loĝanta en Usono konfirmis, ke ĉi tiuj karavanoj rekomendas pontojn de amo inter la popoloj de Kubo kaj la norda nacio.

Krome li diris, ke tiutage ili faros tutmondan tviton, kies ricevanto estos prezidento Joe Biden, al kiu ili ripetos la peton ĉesigi la sankciojn, kiuj pezas sur la kuba familio.

Pasintmonate Lazo vojaĝis al Kubo kun humanitara ŝarĝo kaj renkontiĝis tie kun aktivuloj, religiaj kaj politikaj gvidantoj, kaj kun loĝantoj de diversaj komunumoj.

Pontoj de Amo regule  faras karavanojn en diversaj usonaj urboj por alvoki la ĉesigon de la blokado kaj la 243 trudajn rimedojn, kiuj plifortigis ĝin, adoptitajn dum la administracio de Donald Trump (2017-2021) kaj plu trudataj de Biden.


Fonto: PL
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up