Díaz-Canel taksas rekuperiĝon en Pinar del Río post ŝtormo Idalia

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-09-07 13:09:19

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Díaz-Canel en Pinar del Rio

Havano, sep 7 (RHK) Miguel Díaz-Canel, Unua Sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj Prezidento de la Respubliko, alvenis ĉi-ĵaŭdon al municipo Sandino, en la provinco Pinar del Río, por taksi la progreson de la rekuperiĝo post la trairo de ŝtormo Idalia, pasintan aŭguston.

Per la socia reto X, antaŭe Tvitero, loka televido TelePinar konigis bildojn de la renkontiĝo, en kiu partoprenis ankaŭ Jorge Luis Perdomo Di-Lella, vicĉefministro de Kubo.

Dum la turneo, li interŝanĝis kun lignotranĉa brigado de la GAF Guanahacabibes Firmao kiu subtenas tabakkompaniojn kun sia produktado en la reakiro de naturaj tabakaj kuracdomoj. Pli ol 11,500 domoj estis trafitaj per la ventoj de la antaŭa Uragano Ian pasintjare.

En la provinco Pinar del Río, ŝtormo Idalia kaŭzis damaĝon al la elektra sistemo, intensan pluvokvanton, penetron de la maro, arbofaladon, kaj pli ol 800 homoj estis evakuitaj.

La Ŝtatestro, akompanata de aliaj ministroj kaj aŭtoritatoj de la provinco, vizitis la lernejon Hermanos Lazo, unu el la 21 centroj rekuperitaj el la 52, kiuj estis tuŝitaj de la transiro de Idalia, kaj kiu komencis la lernejan jaron sen malfacilaĵoj kun aliĝo de 244 mezaj kaj antaŭuniversitataj studentoj.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up