Díaz-Canel taksas nehaltigebla la vakcinadon kontraŭ Kovim-19 en Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-06-01 13:41:37

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jun 1 (RHK) La unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo, kaj prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel (sur la foto) asertis ĉi-mardon, ke la vakcinado kontraŭ KOVIM-19 en la lando estas nehaltigebla, ĉar jam ekzistas unu miliono 70 mil 165 homoj, kiuj ricevis almenaŭ unu dozon de 'Soberana 02' aŭ 'Abdala'.

La ciferoj cititaj de Díaz-Canel inkluzivas tiujn, kiuj estis vakcinitaj kadre de klinikaj provoj, intervenaj studoj kaj sanaj intervenoj.

Ĉi tiu lasta ekzerco, realigita en riskaj grupoj kaj teritorioj, progresas rapide kaj la rezultoj estas kontentigaj, laŭ informite ĉi-lunde en la kunveno de la Provizora Laborgrupo de la kuba registaro por la antaŭzorgo kaj kontrolo de KOVIM- 19.

En sia Tviter.konto la prezidento asertis:

La vacunación en #Cuba contra la #COVID19 es indetenible. Suman 1 070 165 las personas que tienen al menos una dosis de #Abdala o #Soberana. De ellas, 615 016 ya recibieron 2 dosis; 142 390 las 3.Lo que nos parecía casi imposible hace un año, va cobrando vida por todo el país.

 

La ĉefurbaj municipoj Regla, Guanabacoa, La Habana del Este kaj San Miguel del Padrón, kie la interveno komenciĝis la 12an de majo, la nombro da vakcinitoj reprezentas 98,9% de la tuto planita.

La municipoj de Boyeros, Arroyo Naranjo kaj El Cotorro ĵus aliĝis al ĉi tiu procezo, kie la interveno ankaŭ efektivigas laŭ plano.

En la speciala municipo Insulo de la Junularo, 97,7%  de la universo jam estis vakcinitaj, kaj la interveno en sanlaboristoj, BioCubaFarma kaj aliaj riskaj grupoj jam atingis 98 elcenton.

Ankaŭ en la provincoj Matanzas kaj Santiago de Kubo, sanaj intervenoj komenciĝis ĉi-31an de majo, en la municipoj kun la plej granda epidemiologia komplekseco (Matanzas, Cárdenas kaj Colón, en la unua; kaj Contramaestre, Palma Soriano, San Luis kaj Songo-La Maya, en la dua).

Ĉi-lunde, 343 establoj starigitaj por la vakcinado de la loĝantaro, nomataj ĉi tie kiel vakcinejoj, malfermiĝis kaj funkciis en la lando. 

Fonto: ACN
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up