Prezidentoj de Irano kaj Kubo oficiale interparolas

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-12-04 09:20:59

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Teherano,  dec 4 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, kaj lia ekvivalento de Irano, Seyed Ebrahim Raisi, oficiale interparolis  hodiaŭ, post ceremonio de bonvenigo de la vizitanto.

La interparoloj inter ambaŭ ŝtatistoj okazas je  malfermitaj pordoj ene de la historia kultura komplekso de Saad Abad, kie Díaz-Canel estis akceptita kun ĉiuj honoroj de ŝtatestro.

Fine de sia dialogo, ambaŭ gvidantoj proponos komunan gazetaran konferencon por anonci la detalojn de sia interparolo cele daŭrigi la antaŭe interkonsentitajn aspektojn   kaj klarigi la ceterajn agadojn planitajn por la oficiala vizito de la antila prezidento.

La kuba prezidento, gvidante altnivelan politikan kaj ekonomian delegacion, alvenis al la Teherana flughaveno antaŭtage kaj estis akceptita de la Ministro pri Sano, Kuracado kaj Medicina Edukado, Bahram Einolahi, ankaŭ respondeculo de la Komuna Kunlabora Komisiono inter Irano kaj Kubo.

La vizito okazas 22 jarojn post tiu farita de la historia gvidanto de la Kuba Revolucio, Fidel Castro, pri kies momentoj la irananoj ankoraŭ konservas agrablajn memorojn, ĉar ĝi multe pli proksimigis la interesojn inter ambaŭ popoloj kaj registaroj.

Kubo kaj Irano havas firmigitan amikecon de preskaŭ 44 jaroj, kiu komenciĝis la 8-an de aŭgusto 1979, kaj estas la celo de sankcioj de Usono.

En ĉi tiuj jardekoj, ambaŭ landoj subskribis kaj firmigis interkonsentojn kaj interŝanĝojn en areoj kiel bioteknologio, nanoteknologio, farmacia industrio kaj manĝaĵsekureco.

En la monato junio de la kuranta jaro, la irana prezidento faris oficialan viziton al Kubo, dum kiu estis subskribitaj ses kunlaboraj dokumentoj.

Díaz-Canel alvenis al Irano el Kataro kaj la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, kie li komencis sian nunan turneon de sudokcident-aziaj ŝtatoj.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up