Prezidentoj de Kubo kaj Rusio dialogas pri kunlaboro en komerco kaj investoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-01-24 16:30:48

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jan 24 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, kaj lia rusa homologo, Vladimir Putin, parolis ĉi-lunde per telefono pri duflanka kunlaboro en aferoj de komerco kaj investo.

En la socia reto Tvitero, la rusa Ministerio pri Eksteraj Aferoj informas, ke ambaŭ gvidantoj konsentis aktivigi kontaktojn diversnivele, kaj reasertis la intencon daŭre plifortigi la rilatojn.

La interparolo inkluzivis ankaŭ la kunordigon inter la du landoj en la internacia areno kadre de la strategia partnereco.

Same, prezidento Díaz-Canel dankis la humanitaran helpon donitan de la eŭrazia nacio al la plej granda insulo de Antiloj.

Lastatempe la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Rusa Federacio anoncis, ke ĝi daŭre pliigos premon al Unuiĝintaj Nacioj, ĝis kompleta kaj senkondiĉa forigo de la ekonomia, komerca kaj financa blokado de Usono kontraŭ Kubo estos atingita.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up