Prezidentoj de Kubo kaj Rusio interparolas en Kremlo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-11-22 11:46:00

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Moskvo, nov 22 (RHK) La prezidentoj de Rusio, Vladimir Putin, kaj de Kubo, Miguel Díaz-Canel okazigis hodiaŭ gravan kunvenon en Kremlo kadre de la oficiala vizito farita de la kuba ŝtatestro al la Rusa Federacio.

Ambaŭ gvidantoj analizis la nunan staton kaj disvolvajn perspektivojn de la rus-kuba strategia asocio en la politika, ekonomia-komerca, kultura kaj humanitara sferoj, kaj ankaŭ interŝanĝis opiniojn pri ĉefaj temoj de la internacia tagordo.

Dum la kunveno, prezideto Díaz-Canel diris, ke li estas konvinkita, ke la sankcioj truditaj al Moskvo kaj Havano estas maljustaj kaj arbitraj.

“Por ni ĉi tiu vizito al Moskvo havas profundan signifon. Unue ni faras tion en la momento, kiam kaj Rusio kaj Kubo estas submetitaj al sankcioj kiuj venas de kaj havas sian originon en la sama malamiko”, diris la kuba gvidanto.

Poste, li deklaris, ke li aprezas la tutan laboron, kiun la Rusa Federacio faras, la rolon, kiun ĝi ludas, celante ŝanĝi la mondon, ke ĝi iru al multflankismo.

Same la kariba ŝtatisto atentigis, ke ambaŭ nacioj koincidas en siaj vidpunktoj rilate la tutmondajn problemojn, kiuj tuŝas la homaron.

"Denove mi volas ripeti, ke Rusio ĉiam povas kalkuli je Kubo kaj nia tuta volo, nian sindevontigon kiel admirantoj de la rusa historio, de la rusa kulturo, kaj  ankaŭ de ĝia gvidado", diris Díaz-Canel.

Siaflanke, la rusa prezidento atentigis, ke Moskvo kaj Havano devas antaŭeniri kaj plifortigi sian kunlaboron, konsiderante la nunan situacion, surbaze de tiu ĉi solida bazo de amikeco, aldonante, ke li tre feliĉas havi ĉi tiun ŝancon.

Putin emfazis, ke unue Sovetunio kaj poste Rusio ĉiam subtenis kaj daŭre subtenas la kuban popolon en sia lukto por sendependeco, por suvereneco, kontraŭe al ĉiaj sankcioj, embargoj kaj blokadoj, kaj Kubo alprenas la saman pozicion rilate Rusion.

Laŭ Putin, tio devenas de la amikeco inter la du popoloj, starigita de la gvidanto de la kuba revolucio, Fidel Castro, kiun li konsideris simbolo de tuta epoko, de la naciaj liberigaj movadoj, de la falo de la kolonia sistemo kaj de la kreado de novaj sendependaj ŝtatoj.

La rusa prezidento ankaŭ petis al Díaz-Canel transdoni siajn bondezirojn al eksa kuba prezidento Raúl Castro.

Iom antaŭe Putin kaj Díaz-Canel inaŭguris monumenton al la gvidanto de la kuba revolucio, Fidel Castro, sur la placo kiu portas lian nomon, situanta en la distrikto Sókol de Moskvo.
Díaz-Canel faras internacian turneon inter la 16-a kaj la 27-a de novembro, kiu inkluzivas Alĝerion, Turkion, Rusion kaj Ĉinion.


Fonto: PL



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up